Psalmaro64epo_bfb
Al la ĥorestro. Psalmo de David.
1Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo;De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.2Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj,Kontraŭ la amaso de krimuloj,3Kiuj akrigis sian langon kiel glavon,Direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,4Por pafi kaŝe kontraŭ senkulpulon;Subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.5Ili fortikigas sin en malbona intenco,Ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn;Ili diras: Kiu ilin vidos?6Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si,En la profundeco de la koro.7Sed Dio pafos kontraŭ ilin;Per sago subita ili estos frapitaj.8Kaj ili falos per sia propra lango;Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.9Kaj ektimos ĉiuj homoj,Kaj ili rakontos la agon de DioKaj komprenos Liajn farojn.10La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin;Kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron.