Psalmaro16epo_bfb

Verko de David.

1Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi.2Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro;Mi ne havas alian bonon krom Vi.3Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero,Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.4Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian;Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojnKaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon.5La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko;Vi subtenas mian sorton.6Loto agrabla trafis min,Ĉarma estas mia heredo.7Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min;Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.8Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi;Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos.9Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo;Eĉ mia karno ripozas senzorge.10Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol;Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.11Vi konigos al mi la vojon de la vivo;Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi,Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.