Psalmaro127epo_bfb
Kanto de suprenirado. De Salomono.
1Se la Eternulo ne konstruas la domon,Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;Se la Eternulo ne gardas urbon,Tiam vane maldormas la gardanto.2Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas,Manĝas panon kun klopodoj:Al Sia amato Li donas en dormo.3Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj;Rekompenco estas la frukto de ventro.4Kiel sagoj en la mano de fortulo,Tiel estas junaj filoj.5Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon;Ili ne estos hontigitaj,Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego.No translations available.