Psalmaro124epo_bfb

Kanto de suprenirado. De David.

1Se la Eternulo ne estus kun ni,Diru nun Izrael,2Se la Eternulo ne estus kun ni,Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:3Tiam ili englutus nin vivajn,Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;4Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon;5Tiam kovrus nian animon pereiga akvo.6Benata estu la Eternulo,Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj.7Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj;La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis.8Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo,Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.