Psalmaro100epo_bfb

Psalmo de dankado.

1Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!2Servu al la Eternulo kun ĝojo,Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.3Sciu, ke la Eternulo estas Dio;Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas,Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.4Eniru en Liajn pordegojn kun dankado,En Liajn kortojn kun laŭdado.Gloru Lin, benu Lian nomon;5Ĉar la Eternulo estas bona;Lia favorkoreco estas eterna,Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.