Psalmaro99epo_bfb
1La Eternulo reĝas, tremas la popoloj;Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.2La Eternulo estas granda en Cion,Kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.3Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon:Li estas sankta.4Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon,Vi fortikigis en praveco;Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.5Altigu la Eternulon, nian Dion,Kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj:Li estas sankta.6Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj,Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon;Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin aŭskultis.7El nuba kolono Li parolis al ili;Ili observis Liajn regulojn, kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.8Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis;Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam venĝanto por iliaj faroj.9Altigu la Eternulon, nian Dion,Kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto;Ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio.