Psalmaro93epo_bfb

1La Eternulo reĝas; Li estas vestita de majesto;La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco;Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu.2De antikve estas fortika Via trono;Vi estas de eterne.3Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian voĉon,Levas la riveroj sian bruon;4Pli ol la bruo de multego da akvo,Ol la potencaj ondoj de la maro,Potenca estas la Eternulo en la altaĵo.5Viaj leĝoj estas tre fidindaj;Via domo estas ornamita de sankteco,Ho Eternulo, por eterne.