Psalmaro84epo_bfb
Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de la Koraĥidoj.
1Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot!2Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo;Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.3Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si,En kiu ĝi tenas siajn idojn:Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio.4Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo:Ili laŭdas Vin konstante. Sela.5Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi,Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;6Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn,Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj;7Ili iras de forto al forto,Aperas antaŭ Dio sur Cion.8Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon;Aŭskultu, ho Dio de Jakob! Sela.9Nia ŝildo, vidu, ho Dio,Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito.10Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj:Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio,Ol loĝi en tendoj de malvirto.11Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo;Favoron kaj honoron donas la Eternulo;Li ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.12Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.