Psalmaro82epo_bfb
Psalmo de Asaf.
1Dio stariĝis en Dia anaro;Inter la dioj Li juĝas.2Ĝis kiam vi juĝos maljuste,Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.3Estu justaj al malriĉulo kaj orfo;Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.4Liberigu malriĉulon kaj mizerulon;El la mano de malvirtulo ilin savu.5Ili ne scias kaj ne komprenas,En mallumo ili marŝas;Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero.6Mi diris: Vi estas dioj,Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;7Sed vi mortos, kiel homoj,Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj.8Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron;Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.