Psalmaro75epo_bfb
Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Psalmo de Asaf. Kanto.
1Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin;Proksima estas Via nomo;Oni rakontas Viajn miraklojn.2Kiam Mi elektos tempon,Mi faros justan juĝon.3Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj;Mi fortikigis ĝiajn kolonojn. Sela.4Mi diras al la fanfaronuloj: Ne fanfaronu;Kaj al la malvirtuloj: Ne levu kornon;5Ne levu supren vian kornon,Ne parolu kun nefleksebla kolo;6Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidentoKaj ne de la dezerto venas alteco.7Nur Dio estas juĝanto;Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.8Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo,Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi;Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero.9Kaj mi eterne predikos,Mi kantos al la Dio de Jakob.10Kaj ĉiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos;Altiĝos la kornoj de virtulo.