Psalmaro70epo_bfb

Al la ĥorestro. De David. Pro memoro.

1Volu, ho Dio, savi min;Ho Eternulo, rapidu helpi min.2Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj serĉas mian animon;Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.3Kun honto iru returne tiuj,Kiuj diras al mi: Ha, ha!4Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj;Kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam:Granda estas Dio.5Kaj mi estas mizera kaj malriĉa;Ho Dio, rapidu al mi.Vi estas mia helpo kaj mia savanto;Ho Eternulo, ne malrapidu.