Psalmaro62epo_bfb

Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de David.

1Nur al Dio esperas mia animo;De Li venas mia savo.2Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo;Mi ne tute renversiĝos.3Ĝis kiam vi insidos kontraŭ viro kaj ĉiuj vi penos faligi lin,Kiel kliniĝintan muron, kiel barilon kadukan?4Ili meditas nur pri tio, ke ili deĵetu lin de lia altaĵo;Plaĉas al ili malvero;Per la buŝo ili benas, kaj interne ili malbenas. Sela.5Nur Dion fidu, mia animo;Ĉar Li estas mia espero.6Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo;Mi ne renversiĝos.7En Dio estas mia savo kaj mia honoro;Mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio.8Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo;Elverŝu antaŭ Li vian koron:Dio estas nia defendo. Sela.9Nur vantaĵo estas la malaltranguloj, malveraĵo estas la altranguloj;Metitaj sur pesilon, ili ĉiuj estas malpli ol vantaĵo.10Ne fidu perfortaĵon, kaj rabitaĵon ne fidu vane;Kiam kreskos riĉeco, ne atentu ĝin per via koro.11Unu vorton diris Dio,Dufoje mi ĝin aŭdis,Ke la forto estas ĉe Dio.12Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon;Ĉar Vi redonas al homo laŭ liaj faroj.