Psalmaro45epo_bfb

Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. Instrua ama kanto de la Koraĥidoj.

1Mia koro pleniĝis per bona temo;Mi kantos pri reĝo;Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.2Vi estas la plej bela el la homidoj;Ĉarmo estas sur viaj lipoj;Tial Dio benis vin por ĉiam.3Zonu vian lumbon per glavo,Vi, forta per via majesteco kaj beleco.4Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero,Por justeco al la humiluloj;Kaj via dekstra mano montros miraklojn.5Viaj sagoj estas akraj;Kaj, faligante antaŭ vi la popolojn,Ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo.6Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne;La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.7Vi amas virton kaj malamas malvirton;Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.8De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj;En palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.9Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj;Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.10Aŭdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon,Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;11Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon,Ĉar li estas via sinjoro, tiam vi kliniĝu antaŭ li.12Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj;Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.13En sia plena ornamo estas interne la reĝidino;El ora teksaĵo estas ŝia vesto.14En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo;Post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, ŝiaj koleginoj.15Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj;Ili eniras en la palacon de la reĝo.16Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj;Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.17Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio;Tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne.