Psalmaro23epo_bfb
Psalmo de David.
1La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.2Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min,Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.3Li kvietigas mian animon;Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.4Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo,Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi;Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.5Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj;Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.6Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo;Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.