Psalmaro15epo_bfb

Psalmo de David.

1Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo?Kiu povas loĝi sur Via sankta monto?2Tiu, kiu vivas honeste, agas juste,Kaj parolas veron el sia koro;3Kiu ne kalumnias per sia lango,Ne faras malbonon al sia kunulo,Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon;4Kiu abomenas malnoblulonKaj estimas la respektantojn de la Eternulo,Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas;5Kiu sian monon ne donas procentege,Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas.Kiu tiel agas, tiu neniam falos.