Psalmaro126epo_bfb

Kanto de suprenirado.

1Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion,Tiam ni estis kiel sonĝantoj.2Tiam nia buŝo estis plena de gajeco,Kaj nia lango plena de kantado;Tiam oni diris inter la popoloj:Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.3Ion grandan la Eternulo faris por ni:Ni ĝojas.4Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn,Kiel riveretojn en sudan landon.5Kiuj semas kun larmoj,Tiuj rikoltos kun kanto.6Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo;Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.