Psalmaro101epo_bfb
Psalmo de David.
1Bonecon kaj justecon mi prikantos;Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos.2Mi penas iri prudente la vojon de pieco;Kiam Vi venos al mi?Mi iras kun pura koro interne de mia domo.3Mi ne metas antaŭ miajn okulojn malbonan aferon;Mi malamas farojn de malfideleco,Ili ne aliĝas al mi.4Koro perversa foriĝu de mi;Malbonon mi ne volas koni.5Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos;Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros.6Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi;Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi.7Ne loĝos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite;Kiu diras malveron, tiu ne staros antaŭ miaj okuloj.8Fervore mi ekstermos ĉiujn malvirtulojn de la lando,Por elradikigi el la urbo de la Eternulo ĉiujn krimulojn.